2007-10-23

Balotoj

Dimanĉe okazis en Pollando balotoj. Oni diris, ke tio estas la plej gravaj polaj balotoj depost 1989 jaro. Multe de poloj ankaŭ pensas tiel, do la frekvenco estis tre granda (laŭ polaj kondiĉoj). Ĝi estis 53.88% (du jaroj antauxe estis 40.57%). Kaj en la plej grandaj polaj urboj la frekvenco estis pli ol 70%. Tio kaj la rezultoj pruvas, ke poloj estas malkontentaj el politiko de Kaczyński (Kaĉinjski) ĝemeloj. Ilia partio Juro kaj Justeco malvenkis kun Civitana Platformo.

La frekvenco estis tiel granda, ke en kelkaj balotejoj en Varsovio mankis balotkartoj kaj en Anglio, kie balotis polaj migrantoj de tiu lando, estis kelkhoraj vicoj.
Mi ankaŭ pensas, ke la balotoj estis tre grava, kaj mi esperas, ke post gxi mia lando estos pli normala. Do, sur la foto mi balotas (kiel oni vidas, por mi ne mankis balotkarto).

2 komentarze:

Anonimowy pisze...

Se en Usono estus 54%-a balotado, ni tre ĝojus - kutime pli proksimas al 30%.

Mi tre ŝatas vian blogon, kaj aldonis ĝin al mia listo de E-blogoj. Gratulon pro gi!

Ken

Anonimowy pisze...

Saluton el Zagreb (Kroatio). Kiam mi estis aĝa kiel vi (nun mi estas 54-aĝa) mi studis en Zagreba Univeristato kroma la rusan, ankaŭ - la polan lingvon. Bedaŭrinde mi poste la polan preskaŭ ne praktikis kaj nun mi fakte ĝin nur iom komprenas. Feliĉe, ni ambaŭ parolas Esperanton. Tre bone! Kaj gratulon por via bela kaj interesa blogo.

Mapo de vizitintoj