2008-05-24

Flamenko kaj katako

Ĉu vi scias, ke flamenko, danco de andaluzaj Ciganoj devenas el barata klasika danco katako (kathak)? Por mi tio estis surprizo, sed ne devus, ĉar tio estas tute ekskuzebla.

Unue, Romaoj devenas el Barato. Do kial ili ne povas gardi sian dancon, kiel kulturparto?

Due, tiuj dancoj estas tre similaj. Estas simila ritmo, similaj movoj de piedoj kaj manoj. Ankaŭ la ritmo estas forte piedfrapita. La diverso estas, ke katakuloj ne uzas ŝuoj por tio. Por komparo:

Flamenko:


Katako:


Similaj, ĉu ne?

Nuntempe estas projektoj de rekunigo de flamenko kaj barataj dancoj. Inter aliaj estas pola projekto "Indialucia".

En tiu danco mi vidas ankaŭ elementoj de bharatanatjamo kaj de kuĉipudio, sed eble estas aliaj, kiuj mi ne povas rekoni.

Tio estas interesa, ke malkuno de tiuj dancoj kreas novaj elementoj. Kaj interesa, ke tio oni povas uzi por kreado de novaj dancformoj.

Pollingva versio de posto estas ĉi tie.

2008-03-11

Esperanto Cafe

Monumento de Zamenhof en Bialistoko
Monumento de Zamenhof
en Bialistoko
Fotaĵo de Jacques Lahitte
En Bjalistoko (pole Białystok) oni naskigas kafejon, kies ĉefa temo estas Esperanto. Tio ne estas stranga, tamen Bjalistoko estas naskiĝurbo de Zamenhof. Kaj komprenebla estas, ke bjalistokanoj volas salajrigi tion. Stranga estas, ke nur nun oni insultas tion. Laŭ tiu artikolo tiaj kafejoj jam estas en Novjorko kaj en Liverpool.
Bedaŭrinde ŝajnas, ke proprietulo de la kafejo ne estas ligata kun Esperanto. Do, kial ĝi ne nomiĝas "Esperanta kafejo"? Kial havas anglan nomon? (En la pola estus "Kawiarnia Esperanto") En la kafejo estos menuo en tri lingvoj: Esperanto, la pola kaj la angla. Kaj kelneroj ankaŭ konos tiujn lingvojn. Mi miras, ke la angla estas tiel grava por la proprietulo. Li kalkulas al neesperantaj eksterlandanoj? Mirinda.
Eble en la kafejoj estos iuj esperantaĵoj: trinkpotetoj aŭ telertukoj.
Bedaŭrinde mi ne scias kiam tiu cxi kafejo ekekzistas.

2008-03-05

25 bolivudaj filmoj, kiu oni devas rigardi

Sur la ttt-ejo movies.indiatimes.com mi trovis liston de 25 bolivudaj filmoj, kiu oni devas rigardi.
Estis stranga por mi, ke plej multe de tiuj filmoj ne estas rigardita per mi. Mi estas bolivudŝatanto, do tio situacio ne atestas bone pri mi. Simple mi konas nur filmojn al lastaj dek kvin jaroj kaj en tiu ĉi listo estas multe da klasikaĵoj. Do mi devas ŝanĝi tiun ĉi situacion.
Plena listo estas tia (originalaj titoloj en angla transkripto):
  1. Black (2005)
  2. Lagaan (2001) - mi vidis
  3. Satya (1998)
  4. Dilwale Dulhania Le Jayenge (1995) - mi vidis
  5. Qayamat Se Qayamat Tak (1988)
  6. Mr. India (1987)
  7. Jane Bhi Do Yaaron (1983)
  8. Arth (1982)
  9. Deewaar (1975)
  10. Sholay (1975)
  11. Bobby (1973)
  12. Garam Hawa (1973)
  13. Pakeezah (1972)
  14. Anand (1970)
  15. Padosan (1968)
  16. TeesriManzil (1966)
  17. Guide (1965)
  18. Sahib Biwi aur Ghulam (1962)
  19. Mughal-e-Azam (1960)
  20. Pyaasa (1957)
  21. Mother India (1957)
  22. Do Aankhen Barah Haath (1957)
  23. Devdas (1955)
  24. Do Bigha Zameen (1953)
  25. Awara (1951)
Do, du filmoj en dudek kvin. Malbone...

Mi ŝategas barataj filmoj (ne nur bolivudaj), ĉar ili estas tiel malsama al eŭropaj kaj amerikaj. Kaj mi tre ŝatas barataj dancoj kaj tiuj filmoj estas plenaj de ili. Antaux nelonge mi ankaux lernas baratanatjamo (bharata natyam) kaj bolivuda danco. Eble mi posto skribos pli multe pri tio.

2007-12-05

@

Hodiaŭ mi pensis pri ĉi tiu signo: @. Ĉu ĝi havas esperantan nomon? Mi scias, ke angla nomo uzanta en aliaj lingvoj estas 'at' (et) kaj mi vidis, ke iuj uzas traduko ke tiu vorto (ĉe).
En la pola, tiu ĉi signo havas tre interesa nomo: małpa, kio signifas simio. Ekspliko, de tio estas, ke la signo estas simila al simio (signo a) volvekovrata per sia vosto. Samtempe tio estas amuza, ke iu ridas retadreson, ekzemple: ania-simio-onet-pl. Tio sonas, kiel tiu persono diras, ke persono kun nomo Ania estas simio.

2007-12-04

La unua afrikana busisto

Depost du semajnoj en Varsovio laboras la unua busŝoforo, kiu devenas el Afriko. Li nomiĝas Mohamed Bah kaj devenas el Sierra Leone (ĉu iu scias, kia estas esperanta nomo de tiu lando?).
Kompare al aliaj eŭropaj landoj, nombro de nigrdermuloj en Pollando estas malgranda. Tiu ĉi nombro estas tiel malgranda, ke mi ne povas trovi iu statistiko pri ĝi. Kaj laboro kiel busisto estas tre postulema. Tio postulas bonan konadon de lingvo kaj de urbo kaj tio estas tre malfacila por imigrantoj. Do, ni povas ĝoji, ke inter imigrantoj en Pollando ekzistas personoj, kiuj povas venki tiujn problemojn.
Scivolaĵo estas, ke trako de la buso, kiu estas konduktata per Mohamed Bah, finas sur la strato de Esperanto.

Pardonpeto

Pardonu por tiel longa paŭzo de blogado. Bedaŭrinde mi ofte havas tro multe por laboro kaj pli bedaŭrinde mi estas malsistematikulo. Mi ĝojas, ke malgraŭ tio estis personoj, kiuj vizitis mian blogon kaj komentis ĝin. Tio donas al mi volon por plia blogado.

2007-10-23

Balotoj

Dimanĉe okazis en Pollando balotoj. Oni diris, ke tio estas la plej gravaj polaj balotoj depost 1989 jaro. Multe de poloj ankaŭ pensas tiel, do la frekvenco estis tre granda (laŭ polaj kondiĉoj). Ĝi estis 53.88% (du jaroj antauxe estis 40.57%). Kaj en la plej grandaj polaj urboj la frekvenco estis pli ol 70%. Tio kaj la rezultoj pruvas, ke poloj estas malkontentaj el politiko de Kaczyński (Kaĉinjski) ĝemeloj. Ilia partio Juro kaj Justeco malvenkis kun Civitana Platformo.

La frekvenco estis tiel granda, ke en kelkaj balotejoj en Varsovio mankis balotkartoj kaj en Anglio, kie balotis polaj migrantoj de tiu lando, estis kelkhoraj vicoj.
Mi ankaŭ pensas, ke la balotoj estis tre grava, kaj mi esperas, ke post gxi mia lando estos pli normala. Do, sur la foto mi balotas (kiel oni vidas, por mi ne mankis balotkarto).

Mapo de vizitintoj