2007-10-04

Atako al pola ambasadoro en Irako

Hodiaŭ tio estas la plej grava informaĵo en polaj gazetoj kaj en aliaj mediumoj. La pola ambasadoro en Irako Edward Pietrzyk (Edvard Pjetĵik) kaj lia konvojo estis atakata per du aŭ tri bomboj en Bagdado. Oni ne scias, kiu organizis la atakon kaj ĉu la ambasadoro estas planita celo de ĝi.
Laŭ mia opinio tiu atako ne estas stranga. Se iu lando sendas ĝian armeon al alia lando, tiu povas esti taksata kiel okupacio. Kaj neniu ŝatas okupantojn.

Brak komentarzy:

Mapo de vizitintoj