2007-09-21

Pli multe pri mi

Eble por la komenco io pri mi. Mia nomo estas Emilia, sed rete mi estas konata kiel Dobromila, aŭ pole Dobromiła (legu Dobromiŭa). Mi estas polino kaj mi intencas skribi ĉi tie precipe pri Pollando. Mi devenas el Lodzo, granda urbo en centra Pollando, sed nuntempe mi laboras en Varsovio kaj loĝas en varsovia satelita urbeto Zielonka. Laŭ profesio mi estas fizikistino, en libera tempo la plej ofte mi ludas goon kaj mi lernas hindajn dancojn. Eble ankoraŭ pli multe mi skribos okaze poste.
Ho, mi devus skribi pri mia Esperanto. Mi komencis lerni ĝin antaŭ longe. Mi kalkulas, ke tio estis antaŭ 8 jaroj. Sed nuntempe mi ne estas aktiva esperantistino. Mia lingvkonado ankaŭ ne estas bona. Sed mi esperas, ke tio ŝanĝos.
Tio ne estas mia unua blogo. Ne, mi pli frue havas unu en la pola kaj ĝis nun mi faras mia fotoblogo. Sed neniam serioze mi skribis esperante. Tio povas esti la unua fojo.

6 komentarzy:

::júbilo::haku:: pisze...

al mi ŝajnas ke via lingvonivelo bonas sufiĉe :-P

Beĉjo pisze...

Saluton Dobromila,
Bonvenon al la komunumo de E-blogistoj.

EPK pisze...

Dankon por vizitoj kaj por agrabla pritakso de mia lingvkonado. :)
Dum skribado mi zorgas skribi korekte, sed neĉion mi povas kontroli.

dmych pisze...

Saluton, Dobromila!
Pli multe skribu Esperante, mi petas. :)

Anonimowy pisze...
Ten komentarz został usunięty przez autora.
Anonimowy pisze...

Hei Dobromila! Saluton! Mi ne kredas ke vi estas komencantino! "VIA" Esperanto estas perfekta! Gratulojn!

Ha! Gxustatempe! Mi scias kie Pollando estas!! (En mia koro!)

gxis la! Franciskko

Mapo de vizitintoj