2008-03-05

25 bolivudaj filmoj, kiu oni devas rigardi

Sur la ttt-ejo movies.indiatimes.com mi trovis liston de 25 bolivudaj filmoj, kiu oni devas rigardi.
Estis stranga por mi, ke plej multe de tiuj filmoj ne estas rigardita per mi. Mi estas bolivudŝatanto, do tio situacio ne atestas bone pri mi. Simple mi konas nur filmojn al lastaj dek kvin jaroj kaj en tiu ĉi listo estas multe da klasikaĵoj. Do mi devas ŝanĝi tiun ĉi situacion.
Plena listo estas tia (originalaj titoloj en angla transkripto):
  1. Black (2005)
  2. Lagaan (2001) - mi vidis
  3. Satya (1998)
  4. Dilwale Dulhania Le Jayenge (1995) - mi vidis
  5. Qayamat Se Qayamat Tak (1988)
  6. Mr. India (1987)
  7. Jane Bhi Do Yaaron (1983)
  8. Arth (1982)
  9. Deewaar (1975)
  10. Sholay (1975)
  11. Bobby (1973)
  12. Garam Hawa (1973)
  13. Pakeezah (1972)
  14. Anand (1970)
  15. Padosan (1968)
  16. TeesriManzil (1966)
  17. Guide (1965)
  18. Sahib Biwi aur Ghulam (1962)
  19. Mughal-e-Azam (1960)
  20. Pyaasa (1957)
  21. Mother India (1957)
  22. Do Aankhen Barah Haath (1957)
  23. Devdas (1955)
  24. Do Bigha Zameen (1953)
  25. Awara (1951)
Do, du filmoj en dudek kvin. Malbone...

Mi ŝategas barataj filmoj (ne nur bolivudaj), ĉar ili estas tiel malsama al eŭropaj kaj amerikaj. Kaj mi tre ŝatas barataj dancoj kaj tiuj filmoj estas plenaj de ili. Antaux nelonge mi ankaux lernas baratanatjamo (bharata natyam) kaj bolivuda danco. Eble mi posto skribos pli multe pri tio.

3 komentarze:

Anonimowy pisze...

Ha kara Dobromila! En Irano kaj ankau ekster gxi multaj irananoj, sxatas baratajn filmojn (precipe bolivudajn). Mi ankau estas certa ke mi estas jam spektinta la filmojn Lagaan kaj Sholay el tiu listo. Povas esti aliaj filmoj kiujn mi estas spektinta sed cxar en Irano ofte oni ne konservas titolojn kiel originalo mi ne estas certa.

Anonimowy pisze...

Dankon pro tiu listo. Mi precipe spektas bolivudaĵojn dum "Barataj Vesperoj" ĉe mia universitato; mi ŝatas ilin, kaj ilian fonmuzikon.

Ankaŭ, en mia urbo estas luejo de "ekzotaj filmoj" kaj, armite per via listo, mi povos elserĉi la plej bonajn.

Ken

EPK pisze...

Ho, vi estas feliĉa...
En Pollando ne ekzistas tiaj luejoj. Mi devas aĉeti tiuj filmoj (sed ili estas tre malpopulara) aŭ profiti de amikoj kiuj vizitas Baraton.

Mapo de vizitintoj