2007-10-23

Balotoj

Dimanĉe okazis en Pollando balotoj. Oni diris, ke tio estas la plej gravaj polaj balotoj depost 1989 jaro. Multe de poloj ankaŭ pensas tiel, do la frekvenco estis tre granda (laŭ polaj kondiĉoj). Ĝi estis 53.88% (du jaroj antauxe estis 40.57%). Kaj en la plej grandaj polaj urboj la frekvenco estis pli ol 70%. Tio kaj la rezultoj pruvas, ke poloj estas malkontentaj el politiko de Kaczyński (Kaĉinjski) ĝemeloj. Ilia partio Juro kaj Justeco malvenkis kun Civitana Platformo.

La frekvenco estis tiel granda, ke en kelkaj balotejoj en Varsovio mankis balotkartoj kaj en Anglio, kie balotis polaj migrantoj de tiu lando, estis kelkhoraj vicoj.
Mi ankaŭ pensas, ke la balotoj estis tre grava, kaj mi esperas, ke post gxi mia lando estos pli normala. Do, sur la foto mi balotas (kiel oni vidas, por mi ne mankis balotkarto).

2007-10-04

Atako al pola ambasadoro en Irako

Hodiaŭ tio estas la plej grava informaĵo en polaj gazetoj kaj en aliaj mediumoj. La pola ambasadoro en Irako Edward Pietrzyk (Edvard Pjetĵik) kaj lia konvojo estis atakata per du aŭ tri bomboj en Bagdado. Oni ne scias, kiu organizis la atakon kaj ĉu la ambasadoro estas planita celo de ĝi.
Laŭ mia opinio tiu atako ne estas stranga. Se iu lando sendas ĝian armeon al alia lando, tiu povas esti taksata kiel okupacio. Kaj neniu ŝatas okupantojn.

2007-10-03

Doda kaj soldatoj

Beĉjo skribis antaŭnelonge pri pola kantistino Doda. Ŝi estas tre populara en Pollando. Tiel populara, ke polaj soldatoj en Afganio volas ŝian koncerton en ilia bazo. Septembre ili manifestis en bazo en Ghazi kun paneloj: "Doda, alvenu al ni". Soldatoj ekskuzas, ke ili volas Dodan, ĉar ŝi plezure kantas, havas militista temperamento kaj bone aspektas. Kaj al amerikaj soldatoj ofte alvenas famaj kantistinoj kaj aktorinoj. Do kial polaj soldatoj devas esti malpli bonaj?
Post tiu manifesto pola ministro de nacia defendo Aleksander Szczygło (legu: Ŝĉigŭo) promesis, ke li plenumos Dodan por soldatoj.
Tiu afero havas ankaŭ alia flanko. Polaj soldatoj donas al afgana radio Voĉo de Patika (?) diskojn de Doda kaj aliaj polaj muzikistoj kaj muzikgrupoj. Laŭ polaj gazetoj polaj kantoj ekestas tre populara inter afganoj. Sed unu afero estas certa - Doda ne povus koncerti en ŝiaj normalaj kostumoj antaŭ islama publiko. ;) Kontraŭe publiko de soldatoj estus kontenta por tiaj kostumoj.

Fotaŭtoro estas Remigiusz Józefowicz. Licenco estas CC Atribuo - Distribui kun sama permesilo 2.5 Pollando.

Mapo de vizitintoj