2007-09-27

Ekspozicio de Wyspiański en Nacia Muzeo en Varsovio

Dimanĉe mi kun miaj amikoj vizitis Nacia Muzeo por rigardi tempa ekspozicio de verkoj de Stanisław Wyspiański. Li estis granda pola skribisto kaj pentristo de modernismo. La ekspozicio estis interesa, ĉar oni ekspozicias la verkojn, kiujn pli frue estis malofte aŭ eĉ neniam ekspoziciata. Wyspiański estis tre universala artisto, do oni povas rigardi liajn pentraĵojn, vitralojn, ankaŭ malgrandajn desegnaĵojn kaj projektojn de scenografoj.
Wyspiański havis tute diversan rigardon al la mondo ol aliaj homoj. Do estado inter liaj verkoj donas ankaŭ dislarĝecon de rigardo.
Por mi ankaŭ interesa estis observi ŝanĝon de moralo inter lia kaj nuna tempo. Inter liaj plej fruaj verkoj estas multe da aktoj de infanoj. Nuntempe tio povus esti taksita kiel infana pornografio kaj estus krimo. Pentrado de nudaj infanoj povus esti opiniita kiel seksummolestado. Tiam tio ne diversis ol pentrado de nudaj maturuloj.
Do, la ekspozicio estis tre interesa, kaj la sola malbona afero estis prezo de biletoj. 17 zlotoj (ĉirkaŭ 4.5 eŭroj) kaj laŭ mia opinio tio estas multe por pola kondiĉoj.
La ekspozicio estos malfermata al 14-a de oktobro. Pli multe en la pola aŭ en la angla oni povas legi ĉe ĝia oficiala paĝo.

2007-09-25

La granda alikonstruado

En la unua pola enciklopedio "Nova Ateno" en 18-a jarcento Benedykt Chmielowski skribis: Malbonaj estas la regoj kaj malbonaj la vojoj en Polujo, malbonaj ankaŭ la pontoj. Ĝis nun malmulte ŝanĝis en tiu aspekto. La unua afero el tiuj tri estas grandego temo por alia okazo. Kaj nuntempe la dua kaj la tria, helpe de dotaĵoj el Eŭropa Unio, ekŝanĝas.
Tio ŝanĝado ankaŭ kreas problemojn. Tra kelkdek jaroj oni tute ne riparis vojojn kaj ili estis terure detruitaj, do la vojaĝo tra Pollando estis maloportuna. Nuntempe oni riparas ilin preskaŭ ĉie, do la vojaĝo povas esti neebla aŭ tre malfacila.
En polaj urboj estas bonaj retoj de busoj kaj tramoj, sed nuntempe iliaj funkciado estas ankaŭ komplikata. Do, se vi vizitas Pollandon, estu atentanta por tio. La tramo aŭ buso povas veturi tute alie ol normale.
Eble kelkaj ekzemploj el mia vivo. Mi loĝas apud Varsovio, do mi aliras al laboro per trajno. Sed oni ankaŭ riparas trajnaj trakoj. Per tio trajnoj iras dufoje plirare.
En Varsovio mi veturas per tramo kaj subtertrajno. Sur unu de la plej grandaj varsaviaj stratoj estas remonto de tramtrakoj. Do mi devas veturi per tramo alitrake.

Dum mi estis ĉe mia familio en Lodzo, mi malkovris, ke la plej rapide estis iri piede. Ne aŭtomobile, ne trame, ne buse, sed piede. Alikaze oni staras en trafikobturoj. La kialo de ili estas evidente la vojalikonstroj. Maldekstre vi povas vidi kiel nuntempe aspektas la ĉefa strato de Lodzo - Piotrkowska. Tiaj vidoj estas nuntempe en ĉiuj grandaj urboj de Pollando.
Trakremontoj estas ankaŭ inter Lodzo kaj Varsovio. Per tio trajnveturo daŭras minimume 3 horoj. La distanco inter tiuj urboj estas nur ĉirkaŭ 140 km, do la rapida trajno povas trapasi tion tra unu horo. Oni diras, ke antaŭ la unua montmilito trajnveturo inter Lodzo kaj Varsovio daŭras 1:15, antaŭ la trakremonto tiu tempo estis 2:07, post la remonto (post kvin jaroj) devos esti 1:10. Do ni devas esperi, ke post remontoj oni povas veturi per aŭtomobilo, trajno, tramo aŭ buso pli rapide, sed nuntempe tio estas tre turmenta.

2007-09-21

Pli multe pri mi

Eble por la komenco io pri mi. Mia nomo estas Emilia, sed rete mi estas konata kiel Dobromila, aŭ pole Dobromiła (legu Dobromiŭa). Mi estas polino kaj mi intencas skribi ĉi tie precipe pri Pollando. Mi devenas el Lodzo, granda urbo en centra Pollando, sed nuntempe mi laboras en Varsovio kaj loĝas en varsovia satelita urbeto Zielonka. Laŭ profesio mi estas fizikistino, en libera tempo la plej ofte mi ludas goon kaj mi lernas hindajn dancojn. Eble ankoraŭ pli multe mi skribos okaze poste.
Ho, mi devus skribi pri mia Esperanto. Mi komencis lerni ĝin antaŭ longe. Mi kalkulas, ke tio estis antaŭ 8 jaroj. Sed nuntempe mi ne estas aktiva esperantistino. Mia lingvkonado ankaŭ ne estas bona. Sed mi esperas, ke tio ŝanĝos.
Tio ne estas mia unua blogo. Ne, mi pli frue havas unu en la pola kaj ĝis nun mi faras mia fotoblogo. Sed neniam serioze mi skribis esperante. Tio povas esti la unua fojo.

Mapo de vizitintoj