2007-12-05

@

Hodiaŭ mi pensis pri ĉi tiu signo: @. Ĉu ĝi havas esperantan nomon? Mi scias, ke angla nomo uzanta en aliaj lingvoj estas 'at' (et) kaj mi vidis, ke iuj uzas traduko ke tiu vorto (ĉe).
En la pola, tiu ĉi signo havas tre interesa nomo: małpa, kio signifas simio. Ekspliko, de tio estas, ke la signo estas simila al simio (signo a) volvekovrata per sia vosto. Samtempe tio estas amuza, ke iu ridas retadreson, ekzemple: ania-simio-onet-pl. Tio sonas, kiel tiu persono diras, ke persono kun nomo Ania estas simio.

6 komentarzy:

Anonimowy pisze...

Rebonvenon Dobromila. En la franca oni nomas gxin l'arobase [pr. Arobaz]. Tiel sxajnas ke tiu signo ekzistis depost longa tempo (cxirkau 500 jaroj antau). Rigardu cxi tie.

dmych pisze...

Oficiale '@' nomiĝas po-signo, ankaŭ oni ofte uzas la nomojn ĉe-signo kaj heliko.
La plej ofta rusa nomo estas собака, собачка (hundo, hundeto).

Anonimowy pisze...

Rusa babilejano, kiun mi konas, uzas tiun simbolon kiel babilnomon, kaj li kutime envenas la ĉambron kun *miaŭo*... sekve mi ĉiam vidas en ĝi dormantan katon.

Tial surprizis min la komento de D. Mych :) Ŝajne nur persona kaprico de tiu babilejano.

Ken

Tonyo pisze...

"Heliko"; amuze, ĉu ne?.
Vidu aliajn nomojn en: http://eo.wikipedia.org/wiki/@

EPK pisze...

tdb, tiu ligilo estas tre interesa. Dankon!
Vikipedio estas por mi ĉiam mirinda.
Laŭvere en la pola preskaux neniu uzas nomo atka (eble fone etka?). Kaj tio ankaŭ ne estas oficiala nomo, ĉar tio estas malgrandigo ('at'-eto).

Cristian pisze...

Saluton Dobromiła ! :). La hispana vorto por @ similas multe la francan, hispane oni nomas gxin "arroba". Laux la oficiala hispana vortaro RAE la vorto "arroba" devenas el la hispanaraba "arrúb" kiu devenas el la klasika araba "rub" kiu signifas "kvaronon".

Ankaux laux la hispana vikipedio @ havas la sekvantajn nomojn en esperanto: atelo, heliko, "po-signo", "volvita a" kaj "cxe".

Gxis la!

Mapo de vizitintoj