2007-12-05

@

Hodiaŭ mi pensis pri ĉi tiu signo: @. Ĉu ĝi havas esperantan nomon? Mi scias, ke angla nomo uzanta en aliaj lingvoj estas 'at' (et) kaj mi vidis, ke iuj uzas traduko ke tiu vorto (ĉe).
En la pola, tiu ĉi signo havas tre interesa nomo: małpa, kio signifas simio. Ekspliko, de tio estas, ke la signo estas simila al simio (signo a) volvekovrata per sia vosto. Samtempe tio estas amuza, ke iu ridas retadreson, ekzemple: ania-simio-onet-pl. Tio sonas, kiel tiu persono diras, ke persono kun nomo Ania estas simio.

2007-12-04

La unua afrikana busisto

Depost du semajnoj en Varsovio laboras la unua busŝoforo, kiu devenas el Afriko. Li nomiĝas Mohamed Bah kaj devenas el Sierra Leone (ĉu iu scias, kia estas esperanta nomo de tiu lando?).
Kompare al aliaj eŭropaj landoj, nombro de nigrdermuloj en Pollando estas malgranda. Tiu ĉi nombro estas tiel malgranda, ke mi ne povas trovi iu statistiko pri ĝi. Kaj laboro kiel busisto estas tre postulema. Tio postulas bonan konadon de lingvo kaj de urbo kaj tio estas tre malfacila por imigrantoj. Do, ni povas ĝoji, ke inter imigrantoj en Pollando ekzistas personoj, kiuj povas venki tiujn problemojn.
Scivolaĵo estas, ke trako de la buso, kiu estas konduktata per Mohamed Bah, finas sur la strato de Esperanto.

Pardonpeto

Pardonu por tiel longa paŭzo de blogado. Bedaŭrinde mi ofte havas tro multe por laboro kaj pli bedaŭrinde mi estas malsistematikulo. Mi ĝojas, ke malgraŭ tio estis personoj, kiuj vizitis mian blogon kaj komentis ĝin. Tio donas al mi volon por plia blogado.

Mapo de vizitintoj