2008-05-24

Flamenko kaj katako

Ĉu vi scias, ke flamenko, danco de andaluzaj Ciganoj devenas el barata klasika danco katako (kathak)? Por mi tio estis surprizo, sed ne devus, ĉar tio estas tute ekskuzebla.

Unue, Romaoj devenas el Barato. Do kial ili ne povas gardi sian dancon, kiel kulturparto?

Due, tiuj dancoj estas tre similaj. Estas simila ritmo, similaj movoj de piedoj kaj manoj. Ankaŭ la ritmo estas forte piedfrapita. La diverso estas, ke katakuloj ne uzas ŝuoj por tio. Por komparo:

Flamenko:


Katako:


Similaj, ĉu ne?

Nuntempe estas projektoj de rekunigo de flamenko kaj barataj dancoj. Inter aliaj estas pola projekto "Indialucia".

En tiu danco mi vidas ankaŭ elementoj de bharatanatjamo kaj de kuĉipudio, sed eble estas aliaj, kiuj mi ne povas rekoni.

Tio estas interesa, ke malkuno de tiuj dancoj kreas novaj elementoj. Kaj interesa, ke tio oni povas uzi por kreado de novaj dancformoj.

Pollingva versio de posto estas ĉi tie.

8 komentarzy:

Anonimowy pisze...

Interese. Ne estas strange, kiel vi diras, pro la deveno de la ciganoj. Sed probable la influo pli granda al la flamenko venas el la arabaj praloĝantoj de Hispanio, ĉar alikaze la flamenka (hispana) muziko pli similus al alilanda eŭropa cigana muziko. Sed ne tro fidu mian scion: eĉ se hispano, mi mem neniom kompetentas pri flamenko. Ĉefe ĉar mi ne ŝatas ĝin :-)

Anonimowy pisze...

Krome, notu ke eble estas erareto en la teksto: mi trovis informon pri "Indialucía" (ne Indalucía). En Esperanto ni devus diri "Hindaluzio", ĉu ne?

EPK pisze...

Vi pravas, mi erraris en tiu nomo. Do, nuntempe estas korektita.
Hindaluzio? Tio estas propra nomo, eble sekure estas ne traduki tion ;)

fm pisze...

saluton!
mi ne scias tute esperanton ankorau, sed mi scios.

fm pisze...

multajn kisojn por vi!

EPK pisze...

Do, sukceson en via lernado, Fabiano.
:)

Anonimowy pisze...

Saluton,

Tre interesa! Mi ege miris pro la similo inter tiu barata dancado kaj flamenko. Rigardante tiujn muzik-filmetojn mi rememoris ke adoleskanto mi tre interesigxis pri ciganoj kaj cigana kulturo...mi ecx volis lasi kreski mian hararon cigane.Oh bele!

Anonimowy pisze...

Saluton.

Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.

Vi estas invititaj partopreni.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ĝis la revido.

Mapo de vizitintoj