2007-12-04

La unua afrikana busisto

Depost du semajnoj en Varsovio laboras la unua busŝoforo, kiu devenas el Afriko. Li nomiĝas Mohamed Bah kaj devenas el Sierra Leone (ĉu iu scias, kia estas esperanta nomo de tiu lando?).
Kompare al aliaj eŭropaj landoj, nombro de nigrdermuloj en Pollando estas malgranda. Tiu ĉi nombro estas tiel malgranda, ke mi ne povas trovi iu statistiko pri ĝi. Kaj laboro kiel busisto estas tre postulema. Tio postulas bonan konadon de lingvo kaj de urbo kaj tio estas tre malfacila por imigrantoj. Do, ni povas ĝoji, ke inter imigrantoj en Pollando ekzistas personoj, kiuj povas venki tiujn problemojn.
Scivolaĵo estas, ke trako de la buso, kiu estas konduktata per Mohamed Bah, finas sur la strato de Esperanto.

2 komentarze:

Anonimowy pisze...

Sierra Leone (ĉu iu scias, kia estas esperanta nomo de tiu lando?

Sal. Laŭ vikipedio, la Esperanta nomo de tiu lando estas «Siera-Leono»

EPK pisze...

Dankon :)
Mi ne komprenas, kial mi tiom ne sxercxis tion en vikipedio.

Mapo de vizitintoj